MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

INTERNACIAJ FINANCOJ

Eŭropa Komisiono kondutas kiel bankrabisto

La Eŭropa Komisiono deziras subteni Ukrainion en la nuna konflikto kun Rusio, sed samtempe limigi la financajn sekvojn. Tial ĝi (kaj ĉefe ĝia prezidanto, Ursula von der Leyen) avide rigardas al la havaĵoj de Rusio ĉe eŭropaj bankoj, unualoke al la valorpaperoj, kiujn la rusia centra banko deponis ĉe la brusela Euroclear, kiuj laŭdire havas gigantan valoron de 200 miliardoj da eŭroj. Tiuj valorpaperoj estas nun blokitaj. En 2024 kvar miliardoj (rento de la valorpaperoj) estis pruntedonitaj al Ukrainio (sed ne estas klare, ĉu la mono efektive forlasis Euroclear aŭ ĉu ĝi nur interne estas rezervita kiel garantio por la prunto).

Komence de decembro 2025, samtempe kun (aŭ reage al) la pac-intertraktoj iniciatitaj de Usono, la Komisiono esprimis la deziron komplete konfiski la rusiajn bonhavojn por pruntedoni ilin al Ukrainio. Kvankam plimulto de la EU-membroj ŝajnis esti favora al la ideo, ĝia realigo ne estas evidenta. Estas neniu internacia instanco, kiu kapablus aprobi tian konfiskon. Ĉar Euroclear estas belga entrepreno, finfine belgaj juĝistoj (jam delonge troŝarĝitaj) devus interveni. Kaj ĉu sinjorino von der Leyen scias, ke nuntempe valorpaperoj ne plu estas paperaj dokumentoj kiel la obligacioj kaj akcioj de antaŭ jarcento, sed kompleksaj, multspecaj kontraktoj nepalpeblaj, ekzistantaj nur kiel komputilaj registraĵoj kaj apenaŭ konfiskeblaj?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-12-23