MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KIRGIZIO

Kio okazis en la mez-azia insulo demokratia?

Antaŭ kelkaj jaroj oni ofte pripensis Kirgizion kiel demokratian insulon en Mez-Azio. Ĉirkaŭe funkciis landoj kun preskaŭ vivdaŭraj prezidantoj, sen ajnaj liberaj elektoj, kun neefikaj kaj senpovaj parlamentoj. Nenie ekzistis civila socio, kaj registaroj regis la gazetaron kaj amaskomunikilojn. Kontraŭe, en Kirgizio la elektoj – kaj parlamentaj, kaj prezidantaj – estis kompareblaj kun tiuj en demokratiaj landoj: kun iuj mankoj, sed ja nenio en la mondo estas ideala kaj perfekta. En la lando funkciis veraj opoziciaj partioj, parlamentanoj disputis vigle kaj malkaŝe kritikis la registaron. Sendependaj ĵurnalistoj publikigis siajn enketrezultojn pri aferoj, kiujn politikistoj preferus kaŝi sub la tapiŝon. La homoj kutimiĝis al rekta demokratio, ofte devigante la aŭtoritatojn agi laŭ la popola volo per amasaj manifestacioj sur la stratoj.

Amasaj protestoj

La politika situacio en Kirgizio ne trankviliĝis dum multaj jaroj post la sangoplenaj interetnaj tumultoj en 2010. La nuna prezidanto Sadir Ĵaparov estis en 2017 akuzita pri organizado de amasaj malobeaj agoj kaj kondamnita per fina, laŭleĝe deviga juĝverdikto al 11 jaroj kaj 6 monatoj da malliberigo. En oktobro 2020, dum amasaj strataj protestoj kontraŭ la rezultoj de parlamentaj elektoj, la manifestaciantoj liberigis Ĵaparov-on kaj portis lin al la centra placo en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizio, devigante la parlamenton nomumi lin ĉefministro. Sekve de la senĉesaj protestoj la tiama prezidanto Sooronbaj Ĵeenbekov demisiis. Laŭ la konstitucio liajn devojn ekplenumis la ĉefministro, kiu estis jam Ĵaparov, nelonge antaŭe liberigita. Sekve de la eksterordinara voĉdonado en januaro 2021 li fariĝis la plenrajta prezidanto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bogdan PLAMENOV
Kirgizio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bogdan Plamenov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-12-23