SciencoEKZOTAJ INVADAJ ORGANISMOJKreskanta problemo por naturmedioj kaj ekosistemojLa nuntempan mondon karakterizas rapida transkontinenta trafiko. Tion ni spertis dum la t.n. kovim-krizo, kiam la viruso tuj sukcesis disvastiĝi. En malpli ol unu tago ĝi atingis Eŭropon el sia supozata kovejo en Ĉinio. Sed ne nur virusoj migras per tia facilo. Ankaŭ plantoj, bestoj, fungoj kaj bakterioj povas migri sen trovi barilojn kaj malfacilaĵojn, kelkfoje kun tre negativaj sekvoj. La EU-Komisiono intertempe difinis pli ol 300 speciojn de plantoj kaj bestoj kiel invadajn ekzotikulojn, kaj ĝi volas, ke oni kontraŭbatalu ilin. Konataj invadaj bestospeciojEn pluraj okcident-eŭropaj landoj oni jam konas la ondatron, kiu similas al granda rato. Ĝi estis unuafoje enkondukita el Nord-Ameriko pro sia felo. La ĉeĥa grafo Colloredo-Mannsfeld kunportis ĝin post ĉas-ekspedicio en Alasko. Li liberigis kelkajn ekzemplerojn en la lago de sia bieno en Bohemio, kaj post deko da jaroj jam estis preskaŭ du milionoj en la ĉirkaŭa regiono. Evidente, la besto trovis bonan niĉon kaj povis rapide reproduktiĝi danke al la fakto, ke mankas predantoj, kiuj ĉasas kaj manĝas ĝin. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bert DE WIT
Nederlando
|