MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ELMIGRADO

Serĉante pli bonan estontecon

Kati, Kita, Koulikoro, Sikasso, Yelimane, Segu, Mopti kaj aliaj knabinoj forlasas siajn vilaĝojn estante apenaŭ adoleskantoj, por provi sian bonŝancon en la senegala ĉefurbo, en malcerteco, penado kaj espero pri pli bona estonteco. En pluraj kamparoj, vilaĝoj kaj regionoj de Malio bonaj ŝancoj estas tre malabundaj kaj malriĉeco tro pezas ĉe familioj.

Knabinoj en aĝo de 13 ĝis 15 jaroj ekvojaĝas, kuraĝigite de siaj familioj aŭ puŝataj de la bezono vivteni sin mem. Ofte sen scii legi aŭ skribi, ili foriras kun enmensa bildo pri riĉa kaj promesplena Dakaro, kvazaŭ eldorado formita de la rakontoj de tiuj, kiuj jam trovis bonajn laborpostenojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Kossi WOODIJ
Senegalo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kossi Woodij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-05