Moderna vivoYU MENGLONGĈu falo sen krimo?La 11an de septembro 2025 detektivo Xiaoyan (pseŭdonimo) diskonigis per Weibo, ĉina socia amaskomunikilo, surprizan novaĵon: Yu Menglong, ĉina aktoro kaj kantisto, mortis post falo en Pekino tiumatene. Xiaoyan aldonis, ke Yu vespermanĝis kun amikoj en la hejmo de konato la 10an de septembro kaj ĉirkaŭ la 2a horo en la frumateno de tiu tago sin retiris sola en gastĉambron por ripozi. Poste la teamo de Yu konfirmis, ke li mortis post falo, kaj ke la polico jam forlasis la suspekton pri krimo. Tamen la oficiala deklaro ne sukcesis trankviligi publikajn dubojn, kaj suspektoj daŭras ĝis hodiaŭ en Ĉinio kaj eksterlande. Kiu estis Yu Menglong?Yu, naskita la 15an de junio 1988 en Urumĉio, Xinjiang, junaĝe partoprenis en pluraj televidaj talentmontraj programoj, inkluzive de Mia Stilo, Mia Montro en 2007 kaj Ĝojaj Knaboj en 2010. Li atingis la finalon en Ĝojaj Knaboj en 2013 kaj akiris nombron da fervoraj subtenantoj. De 2014 li rolis en multaj televidaj dramoj, ĉefe en periodaj aŭ historiaj serioj, ekzemple Iru, Princino (2015) kaj Eterna Amo (2017). Li fariĝis pli vaste konata pro siaj eleganta sinteno, ĝentila temperamento kaj bela aspekto en ĉi tiuj dramoj kaj aliaj televidaj programoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. MINSHŪ NO Ishi
Ĉinio
|