El diplomatia vidpunktoPINTKUNVENOJAfriko en la centro de tutmondaj politiko kaj diplomatioFine de novembro 2025 la atenton de la monda publiko vekis du gravaj internaciaj pintkunvenoj, okazintaj en la afrika kontinento: la pintkunveno de la plej evoluintaj industriaj landoj, konata kiel G20 1 (22an–23an de novembro 2025, Johanesburgo, Sud-Afriko), kaj poste jam la sepa pintkunveno de Eŭropa Unio (EU) kaj Afrika Unio (AU) 2, okazinta en Luando, la ĉefurbo de Angolo (24an–25an de novembro 2025). Kio kunigas ĉi tiujn kunvenojn je la plej alta nivelo? Jen kelkaj personaj konsideroj kaj mallongaj diplomatiaj rimarkoj. G20: tutmonda ekonomio kaj daŭripovoLa johanesburga pintkunveno de G20 okazis por la unua fojo en Afriko sub la slogano Solidareco, egaleco, daŭripovo. La diskutoj de la partoprenantoj transpaŝis la tradician kadron de ekonomia evoluo kaj koncentriĝis ankaŭ pri socia justeco, klimat-adaptiĝo kaj pli justa divido de la profitoj el teknologia progreso. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|