Moderna vivoABELEDOJMalkovro en okcidenta AŭstralioAmantoj de abeloj kaj de naturo entuziasme ĝojas. En la aŭstralia okcidenta montara regiono Bremer Range, en la industria regiono Goldfields, oni malkovris en 2019 novan abelspecion, kiun sciencistoj en novembro 2025 oficiale priskribis sub la latina nomo Megachile (Hackeriapis) lucifer. La malkovrinto estas la esploristino Kit Prendergast el Universitato Curtin en Perto, kiu rimarkis la abelon dum sia esploro pri la grave endanĝerigita sovaĝa planto Marianthus aquilonaris. La malkovro levas gravajn demandojn pri biodiverseco, evoluo kaj protektado de abeledoj en industriaj landoj tra la tuta mondo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|