Moderna vivoREAGOEnmigrado ŝanĝas ne nur GermanionMi ne vivas en Germanio, mi ne povas juĝi la tiean situacion, kiun priskribis Jiří Proškovec en sia artikolo Kulture fremda enmigrado ŝanĝas Germanion (MONATO 2025/11, p. 16). Mia eta lando Svislando akceptis multajn bosnianojn en la naŭdekaj jaroj: laŭ statistikoj 200 000 personoj el Balkanio alvenis, kaj pro tio la proporcio de islamanoj duobliĝis, saltante de 2 % al 4 %. Alia evento: la milito en Ukrainio; proksimume 70 000 ukrainoj enmigris en Svislandon ekde 2022. En Svislando kvarono de la loĝantaro ne estas svisaj civitanoj. En Ĝenevo oni trovas klasojn en unuagrada lernejo, kie la sola sviso estas la instruisto. En nia landeto la aŭtoritatoj konsideras tiun fortan alvenon kaj traktas ĝin. Nepras okazigi eventojn, kie la lokanoj venas en kontakto kun la alvenintoj, kaj tion la kantonoj faras. La plej efika strategio estas kunvenoj, kie oni manĝas: gastronomio estas la plej facila maniero malkovri alian kulturon. Okazadas festivaloj kun muzikstiloj de aliaj landoj, okazas debatoj, prelegoj, lingvaj kafejoj, plej diversaj okazoj renkontiĝi kaj konatiĝi. Ni memoru, ke la vorto ksenofobio signifas timo pri iu nekonataĵo. Do oni kreu eblojn, kie la aŭtentaj svisoj (ĉu tio vere ekzistas?) venas en kontakto kun la alvenintoj. La kantono Neuchâtel lanĉis premion Salut l'étranger! (Saluton, fremdulo!) por rekompenci individuon aŭ asocion, kiu ekzemplodone laboras por ebligi tiujn kontaktojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Mireille GROSJEAN
Svislando
|