MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ANTVERPENO

Pretiĝis la plej granda ŝlifita diamanto de la mondo

Jam de la 15a jarcento Antverpeno estas konata pro diamantkomerco. Oni taksas, ke 80 ĝis 85 % de la krudaj diamantoj pasadis kaj pasadas tra la antverpena haveno. Tie fondiĝis la unua diamantborso. Grandan rolon havas la tradicio de diamantŝlifado. 50 % de la ŝlifitaj diamantoj en la mondo traktiĝis en kaj ĉirkaŭ tiu ĉi urbo. Ĝis la fino de la 20a jarcento ĝi havigis laboron al ĉirkaŭ 10 000 diamantlaboristoj, sed ankoraŭ proksimume plia trioblo okupiĝas pri rilataj laboroj kiel taksado, atestliverado, bankoj, transporto ktp. Je la fino de la 20a jarcento la nombro da gemistoj forte reduktiĝis favore al malpli kostaj dungitoj en aliaj landoj, precipe en Barato kaj Tajlando. Antverpenaj ŝlifistoj konservis gravan rolon pro sia specialisteco: por zorge fendi, tajli kaj ŝlifi briliantojn oni disponu ne nur pri multe da tempo kaj pacienco sed precipe pri multe da spertoj.

Briligi la Nigran Falkon

En 2008 oni trovis en Gvineo (Afriko) grandegan gemon 887,22-karatan (177,44-graman). Oni nomis ĝin la Nigra Falko, ĉar ĝi similis al kapo de falko. Sed kial nigra? Mikronivele la kristaloj de diamanto montras eblajn fendo- kaj ŝlifo-direktojn. Necesas spertulo por malkovri ilin. Ĉe nigra diamanto la kristaloj tute malordas kaj la lumo reflektiĝas en ĉiujn direktojn. Sekve ĝi montriĝas nigra pro manko de iu brila reflekto. Tia ŝtono estas ankoraŭ pli dura ol kutimaj diamantoj. Ŝlifistoj ne sukcesis briligi ĝin, sed nun la posedanto direktis sin al Antverpeno por trovi solvon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
korespondanto por Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-12-23