MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

BELGIO

Gvido tra la politika labirinto

La politika situacio en Belgio ofte montriĝas ne komprenebla al eksterlandanoj. Ĉi sube ni provas prilumi kelkajn el tiuj misteroj de la politika vivo ...

Post la balotoj en marto 2025 la flandra dekstra naciisma partio N-VA surprize fariĝis la plej granda partio en Belgio. Ĝia partigvidanto Bart De Wever kandidatis por fariĝi federacia ĉefministro, precipe por forigi la kreskantan ŝtatan deficiton. Post kiam la reĝo petis lin informiĝi, kiuj partioj pretas eniri la koalicion, li rapide atingis interkonsenton kun tri aliaj dekstraj partioj, nome la dekstra liberala Mouvement Réformateur (MR) kaj la centra-dekstra Les Engagés en Valonio kaj la centra-dekstra CD&V en Flandrio. Por atingi iom komfortan majoritaton en la parlamento, li bezonis tamen unu plian partneron. Tiu fariĝis la flandra socialisma Vooruit. Oni tamen povis antaŭvidi streĉojn en tiu grupo, precipe inter MR kaj Vooruit. Gravaj detaloj: la dekstra MR estas la partio, kiu plej multe kreskis kaj tiel rompis la 50-jaran superregon de la socialisma PS en Valonio. Aliflanke Vooruit estas la due plej malgranda partio en tiu grupo de kvin partioj. Estas aldoninde, ke la partiprezidanto de MR, Bouchez, estas temperamentplena kaj ege persista en siaj starpunktoj. Bart De Wever bezonis efektive sep monatojn kun tiklaj momentoj inter Bouchez kaj la partigvidanto Rousseau de Vooruit, antaŭ ol li povis harmoniigi la ideojn kaj prezenti novan registaron.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-05