PolitikoSOCIOAmendo de la konstitucio en Slovakio: kiaj konsekvencoj?La 26an de septembro 2025 la slovaka parlamento aprobis amendon de la konstitucio, kiu enkondukas plurajn ŝanĝojn en la kampoj de familio, sekso, adopto, edukado kaj la rilato inter slovaka juro kaj juro de Eŭropa Unio (EU). La celo de la amendo estas atingi suverenecon de Slovakio en valoraj kaj kulturaj-etikaj aferoj. La amendo, kiu estas sinsekve jam la 23a ekde la ekesto de la konstitucio en 1992, estis subtenata ne nur de membroj de la koalicio, sed ankaŭ de kelkaj opoziciaj parlamentanoj. La konstituciaj ŝanĝoj kaŭzis relative fortajn reagojn en la publiko. Subtenantoj emfazas la protekton de tradiciaj valoroj, dum kritikantoj avertas pri limigo de homaj rajtoj kaj ebla konflikto kun internaciaj devontigoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerito, kiu esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|