MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

Nova diplomatia impulso por Okcidenta Saharo

En la kirlo de la mondaj eventoj eble malmultaj rimarkis, ke la 23an de oktobro 2025 en Bruselo la belga ministro pri eksterlandaj aferoj, Maxime Prévot, kaj lia maroka kolego Nasser Bourita, subskribis komunan deklaron, per kiu Belgio subtenas la marokan planon el la jaro 2007 pri limigita aŭtonomeco por la regiono Okcidenta Saharo. Poste, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la 31an de oktobro 2025 rezolucion prezentitan de Usono, kiu subtenas la menciitan marokan planon kiel la plej realigeblan solvon por ĉi tiu disputata teritorio. Tiuj du mallongaj informoj, kiuj estas proksime interligitaj, tuj vekis la intereson de la mondaj amaskomunikiloj, politologoj kaj diplomatoj kaj meritas pli profundan diplomatian analizon.

Historia kunteksto

Okcidenta Saharo kun areo de proksimume 272 000 kvadrataj kilometroj, kio estas geografie komparebla al la teritorio de Nov-Zelando, Burkino aŭ Ekvadoro, troviĝas ĉe la okcidenta atlantika marbordo de Afriko. Ĝi estis antaŭe hispana kolonio dum la jaroj 1884 ĝis 1975. La regiono estas riĉa je mineralaj resursoj, precipe je fosfatoj, kaj posedas strategian marbordan lokon. Ne estas mirinde do, ke ĝi dum kvin jardekoj restas temo de teritoria disputo inter du flankoj: Maroko unuflanke, kaj Fronto Polisario 1 aliflanke, kies agadoj ricevas subtenon ĉefe de Alĝerio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li laboris i.a. ankaŭ en Belgio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-11-28