PolitikoVENEZUELOKartelo de la Sunoj: de la ombroj ĝis internacia terorismoPer senprecedenca movo la registaro de Usono oficiale nomis la venezuelan Kartelon de la Sunoj terorisma organizaĵo kulmine de jaroj da enketoj ligantaj altrangajn venezuelajn armeajn kaj politikajn gvidantojn al tutmonda drogkontrabandado. Ĉu oficiala sigelo?La Kartelo de la Sunoj naskiĝis en la 2000aj jaroj el nunaj kaj emeritaj oficiroj de la Venezuelaj Armitaj Fortoj, kies emblemo (dekpinta suno) donas la nomon. Oni uzas militajn instalaĵojn, kiel havenojn kaj flughavenojn, por transporti kokainon al Usono, Eŭropo kaj Afriko, profitante de institucia korupto en la venezuela registaro. Laŭ Usono, ĝi estas organizita krima organizaĵo, dum, ekzemple, laŭ InSight Crime, ĝi estas grupo de retoj ene de la registaro de Nicolás Maduro, kiuj faciligas, protektas aŭ partoprenas en drogkontrabandado, kun ligoj datiĝantaj de antaŭ du jardekoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|