MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

KIPRO

Tiuj forgesitaj bombadoj fare de faŝistoj kaj nazioj

Dum la dua mondmilito la insulo Kipro, tiam sub brita administrado, havis gravan strategian signifon por la aliancanoj. Ĝi troviĝas en Mediteraneo, inter Eŭropo, Afriko kaj Proksima Oriento, apud Egiptio kaj Sirio kaj tial fariĝis natura stacio por aviadiloj kaj ŝipoj provizantaj la britan armeon. Sed ĝuste tiu rolo igis la insulon celo de pluraj atakoj fare de la fortoj de la Akso, ĉefe de italaj faŝistoj kaj germanaj nazioj.

Italaj atakoj el Dodekaneso

Post kiam Benito Mussolini deklaris militon kontraŭ Britio kaj Francio en junio de 1940, italaj aviadiloj ekatakis Kipron el Dodekaneso, t.e. grupo de insuloj en Egea Maro, tiam sub itala regado. La bombadoj direktiĝis kontraŭ la ĉefaj britaj instalaĵoj en Kipro: la havenoj de Famagusto kaj Xeros [kserós], la aerodromo de Nikozio, la min-industria regiono ĉe Skouriotissa [skurjótisa] kaj la urbo Limasolo. Kvankam la atakceloj estis ĉefe militaj, ankaŭ civilulaj domoj kaj magazenoj estis damaĝitaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio kaj Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-11-28