MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

JAPANIO

La unua virina ĉefministro de Japanio: radikale konservativa

La 4an de oktobro 2025 okazis la elekto por prezidanto de la reganta Liberal-Demokrata Partio (LDP), en kiu Takaichi Sanae (64-jara) venkis. Laŭ la tradicio de japana politiko, la prezidanto de LDP kaj la ĉefministro de Japanio estas esence identaj postenoj. Kaj efektive, la 21an de oktobro, Takaichi estis elektita kiel la unua virina ĉefministro de Japanio. Tamen, dum tiu procedo okazis tute neatenditaj turbuladoj.

Suspektoj kaj polemikoj

Tamen ne mankas suspektoj ĉirkaŭ ŝi. Dum sia periodo kiel ministro pri internaj aferoj, ŝi estigis grandan polemikon pro eldiro, ke „televidstacioj, al kiuj mankas politika neŭtraleco, povus alfronti ordonon pri ĉesigo de elsendo”, frazo interpretita kiel minaco kontraŭ la libera esprimado. En ĉi-foja prezidanta kampanjo ŝi montris fortan naci-defendan vidpunkton kaj anoncis sian intencon starigi „leĝon kontraŭ spionado”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

HATACHI Toshiko


HATACHI Toshiko estas japana sociala laboristo kaj licencia publika psikologo. Ekde 2015 ŝi estas direktoro de neprofitcela organizaĵo por senhejmaj virinoj kaj infanoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hatachi Toshiko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-11-20