LibrojLa detektivo estas vi!„Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia”, jam prave diris siatempe Zamenhof, kaj, ĉar pri lingvo temas, oni rajtas ja pensi, ke nepras havi „internacian” literaturon. Antaŭ tio, estus interese kaj dezirinde, ke tiu literaturo egale reprezentu ĉiajn mondopartojn. Tio, oni jam scias, neniel okazas: esplorante la devenon de esperantlingvaj originaloj kaj tradukaĵoj, oni tuj rimarkas, ke en Suda Azio estas landoj, kie nenio estas produktita nialingve, kaj ke en aliaj ĝi estas tre malmulte reprezentata, kiam oni komparas la kulturan valoron de tiuj landoj kun la magreco de tieaj Esperanto-movadoj. Tra ĉiuj landoj banataj de la Hinda Oceano, kiel Hindio mem – aŭ Barato, se vi preferas – Esperanto ĝenerale reduktiĝas al du nomoj: Lakshmiswar Sinha kaj Probal Dasgupta, nuna prezidanto de nia Akademio. Paralele al tiu manko, okazas en nia literaturo ankaŭ abundo: tiu de detektivaj romanoj. Iam, mi vetas, iu esploros, kial tiu literatura ĝenro tiom sukcesas en Esperantujo: ĉu ĉar ĝi estas jam sufiĉe internacia, kaj tial homoj de ĉiuj landoj facile komprenas tiujn verkojn? Ĉu ĉar la ĝenro mem famas en ajna lingvo, kaj do la vera kialo kuŝas ekster la limoj de nia verda lando? La respondo, kiam trovita, ne ŝanĝos la fakton: detektivaj romanoj fariĝis kvazaŭ aŭtonoma branĉo de la esperanta literaturo; kaj, pro ties dimensioj de la unua en la universo de tiu lasta, neniu rajtas pridubi ties gravecon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fernando PITA
Manashi Dasgupta: Ses trovnoveloj. El la bengala lingvo tradukis Probal Daŝgupto. Eld. Mondial, Novjorko, 2023. 123 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-1-59569-460-7.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|