MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

URBA ARTO

Exo-Muzeo

Kiel ĝia nomo indikas (la greka radiko exo signifas ekstere), la Exo-Muzeo situas en publika spaco kaj tial estas malfermita al la publiko 24 horojn tage, en ĉiu tago de la jaro. Ĉi tiu nova speco de muzeo situas en Svislando, en la urbo Le Locle, proksime de La Chaux-de-Fonds. Ĝin kreis la asocio Luxor Factory, fondita kaj administrata de Sylvie kaj François Balmer, kiuj en 2018 invitis la franc-svisan artiston M. Chat por krei la unuan murpentraĵon, kiu estis la komenco de granda kolekto. Nuntempe la Exo-Muzeo konsistas el 47 murpentraĵoj, kiuj ornamas fasadojn tra la tuta urbo. Ĉi tiu nombro konstante kreskas, kaj artistoj estas ĉiujare invitataj krei verkojn.

Mondfama centro

Tra ok jaroj, danke al la Exo-Muzeo, Le Locle fariĝis mondfama centro por urba arto. Strata arto plej ofte estas praktikata sen rajtigo, male al urba arto, kiu estas oficiale farata, kiel videblas en Le Locle.

La verkoj estas kreitaj kun la konsento de la posedantoj de la domoj. La fasadoj estas preparitaj antaŭ la interveno de la artistoj, por certigi maksimuman daŭripovon de la verkoj. La invititaj artistoj estas ĉiuj profesiuloj kun internacia famo. Ili uzas diversajn teknikojn kiel peniko- aŭ ŝpruc-pentradon, ŝablonuzadon, kaj aliajn. Kelkaj artistoj bezonas skafaldon, dum aliaj preferas kamionon kun gruo. Adaptiĝo estas do necesa.

Karakterizaj temoj

La verkoj devas elvoki la historion aŭ specifan trajton de la urbo Le Locle aŭ de la regiono, ekzemple naturon aŭ horloĝfaradon, kiuj karakterizas ĉi tiun ĵurasan urbon kun 11 000 loĝantoj. La artistoj devas do labori pri la elektita temo surbaze de tre detalaj instrukcioj, preparitaj de la projektestroj. Krei verkojn ekstere postulas laboron dum la someraj monatoj, inter majo kaj septembro. La artistoj restadas en la loĝejo de la asocio kaj kompreneble ricevas honorarion.

Ĉi tiu subĉiela muzeo sendube kontribuas al la famo de la urbo Le Locle. Sekve de tio la projekto estas finance subtenata de la urbo Le Locle. Tamen sponsoroj mankas, kaj kolekti la necesajn financojn ĉiam estas tikla aktiveco.

Broŝuroj kaj ĉiĉeronado

Ĉe la informejo de la urbo oni trovas broŝuron kun informoj pri la situo de la admirindaj verkoj. Estas forte rekomendinde partopreni ĉiĉeronadon kun la organizantoj Sylvie kaj François Balmer por plene aprezi la sperton.

Vizito al ĉi tiu unika muzeo estos proponata en la Svisaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 6a ĝis la 9a de majo 2027 en La Chaux-de-Fonds, tiam unua kultura ĉefurbo de Svislando.

mgrj
Mireille GROSJEAN
Svislando

Neniu horaro, la Exo-Muzeo videblas tage, nokte kaj senpage.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-02-03