MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

INTERVJUO

Homaj rajtoj, politika cinikeco kaj sanga mono

Henry Kam Kah estas asista profesoro pri historio ĉe la Universitato de Buea en Kameruno, kie li ankaŭ aktive okupiĝas pri esplorado pri afrikaj socioj, politiko kaj sekureco. En sia studo „Blood Money”, Migrants' Enslavement and Insecurity in Africa's Sahel and Libya („Sanga mono: sklavigo de migrantoj kaj nesekureco en Sahelo kaj Libio”) li analizas la nuntempajn formojn de ekspluatado de migrantoj. Laŭ Kah, tiuj homoj spertas diversajn formojn de sklaveco kiel deva laboro, forkapto kaj submetigo, kune kun aliaj perfortoj — senkiala enkarcerigo, turmentado, mortigo kaj seksperforto. La aŭtoro montras, kiel la hom-ŝakrado – ofte pravigata per ekonomiaj bezonoj aŭ politika cinikeco – nutras ciklon de perforto, korupto kaj malstabileco. La „sanga mono” iĝas unu el la ĉefaj faktoroj, kiuj subfosas sekurecon kaj homajn rajtojn en la regiono.

MONATO: Kiel la migrado tra Sahelo kaj Libio funkcias, kaj kiel la respondeculoj povas agi senpune?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo RIPANI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-10-28