EkonomioĈINIOLecionoj de la ekonomia miraklo de Ĉinio por evoluantaj landojEnkondukoKvankam ĉiu lando, laŭ siaj historiaj, kulturaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, posedas unikan evoluprocezon, oni tamen povas multe lerni el la sukcesoj kaj malsukcesoj de aliaj landoj. Historia sperto montras, ke ekzistas iuj universale validaj reguloj, kiuj ĉiam ricevis konfirmon kaj emfazon en la sukcesaj okazoj kaj devas esti atentataj; ekzemple, la neceso pri efika kaj evoluema ŝtato, politika stabileco kaj vastigo de komerco kun industriaj landoj, por akceli kreskon kaj krei strukturajn transformojn en la ekonomio. La enkonduko de altnivelaj teknologioj el industriaj landoj estis inter la plej gravaj faktoroj de evoluo en landoj, kiuj malfrue eniris la procezon de modernigo. Per la akiro de novaj teknologioj, evoluantaj landoj ja povis krei modernajn industriojn kaj iom post iom disponigi taŭgan grundon por novigo kaj por la formiĝo de kreemaj ideoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Zahra KARIMI
Irano
Zahra KARIMI estas profesoro pri ekonomio en la universitato de Mazandaran, Irano, verkinto i.a. de la libro „Kiel la drako vekiĝis? Pri la kialoj de la ĉina ekonomia miraklo kaj ĝiaj lecionoj por Irano”.
|