SciencoBIOTEKNOLOGIONova paŝo kontraŭ la minaco de rezisto kontraŭ antibiotikojEn Usono esploristoj ĉe la universitato Stanford anoncis, ke ili sukcese uzis artefaritan intelekton por projekti novan varianton de viruso. Tiu viruso kapablas rekoni kaj detrui bakteriojn, kiuj fariĝis rezistemaj al oftaj, ordinaraj antibiotikoj. La tiel nomata „silenta pandemio” de rezisto kontraŭ antibiotikoj estas grava defio por la estonteco de homa bonfarto. La projekto baziĝis sur ΦX174, malgranda viruso kun 11 genoj kaj ĉirkaŭ 5386 bazaj literoj en sia DNA. La sciencistoj trejnis neŭran reton nomatan Evo, utiligante milojn da bakteriaj virusgenaroj. Tiel la modelo lernis antaŭdiri modifojn, kiuj povus plifortigi la kapablon de la viruso infekti kaj detrui specifajn bakteriojn, inkluzive de Escherichia coli. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko
|