PolitikoOPINIOĈu fino de ŝajne nefinebla konflikto en Kaŭkazo?Stalin kreis Sovetion kiel centre regatan landon, kun multaj federaciaj respublikoj sen ajna decidpovo, sed kun reto de internaj kaŝkonfliktoj. Tiuj konfliktoj estis nevideblaj dum la sovetia epoko, sed funkciis kiel horloĝbomboj, kiuj subite komencis eksplodi unu post la alia, kiam la sovetia povsistemo malfortiĝis. Ili estis kaj plu estas iloj de la rusia ŝtato por certigi influon en la vasta postsovietia regiono. Sud-Osetio kaj Abĥazio en Kartvelio, Transnistrio en Moldavio, sennombraj enklavoj en la Fergana Valo, ene de Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio, Krimeo en Ukrainio ktp, ktp. Multjarcenta bataladoKarabaĥo estis unu el tiuj teritorioj, kie azerbajĝanoj kaj armenoj interbataladis dum multaj jarcentoj. En Plata Karabaĥo la plimulto de la loĝantaro estis azerbajĝanoj, kaj ĝia aparteno al Bakuo ne estis temo de disputo, eble kun la escepto de Agdam kaj la ĉirkaŭaj regionoj. En Montara Karabaĥo la etna situacio komplikiĝis jam en la mezepoko. La plimulto de la vilaĝa loĝantaro, ofte nomada kaj migranta longajn vojojn printempe kaj aŭtune, estis azerbajĝanaj turkoj, tamen la urba loĝantaro konsistis el kristanaj armenoj. La azerbajĝanoj nomis sian patrujon Montara Karabaĥo, la armenoj – Arcaĥ. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Maksat KUDAJBERGEN
|