Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Nia demokratio, niamaniere

En preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj, inkluzive de tiuj kun nelatinaj skriboj oni transliterumas la originan formon helenan de la vorto „demokratio”. La grekaj vortoj demos (popolo) kaj kratos (potenco) difinas ĉi tiun sistemon de regado kiel „regadon fare de la popolo”.

Etna mozaiko

La antaŭkolonia Niĝerio estis mozaiko de sendependaj etnoj. La tri plej grandaj estas la haŭsoj-fulanoj en la nordo, la joruboj en la sud-okcidento kaj la igboj en la sud-oriento. Kvankam kaj la joruboj kaj la haŭsoj havis centralizitajn monarkiojn kun konsilioj, la haŭsa sistemo estas peze influata de Islamo. La igboj, inverse, havis malcentralizitan sistemon de vilaĝaj konsilioj gvidataj de grandaĝaj estroj elektitaj laŭ merito, ne pro heredeco. La brita kolonia reĝimo, efektivigata per nerekta regado, havis varian sukceson: efika en la nordo danke al haŭsa kunlaboro, modera en la sud-okcidento kaj plejparte malsukcesa en la sud-oriento. Post la sendependiĝo, la britoj, eble por konservi influon aŭ spite al la pli rezistemaj igboj kaj joruboj, lasis la potencon en la manoj de la nordanoj. Ĉi tio nutris, eĉ daŭre nutras ĝis nun, la percepton inter aliaj niĝerianoj, ke nordanoj kredas havi la solan rajton regi.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-29