El diplomatia vidpunktoOPINIOArmenio kaj Azerbajĝano: Ĉu komenco de novaj rilatoj?La 8an de aŭgusto 2025, la armena ĉefministro Nikol Paŝinjan kaj la azerbajĝana prezidanto Ilham Hejdar oglu Alijev subskribis en la Blanka Domo, en ĉeesto de la usona prezidanto Donald Trump, pactraktaton, kiu finas longdaŭran duflankan militan konflikton pri la azerbajĝana regiono Montara Karabaĥo. Usono ankaŭ subskribis duflankajn interkonsentojn kun ambaŭ landoj kun la celo plivastigi kunlaboron en la kampoj de energio, komerco kaj teknologio inkluzive de artefarita intelekto (AI). Ĉi tiu informo tuj vekis la intereson de mondaj amaskomunikilaj kompanioj Mallonga historia kuntekstoArmenio kaj Azerbajĝano, kiuj akiris sendependecon en 1991 kun la disiĝo de Sovetio, estis en konstanta milita disputo ekde la fino de la 1980aj jaroj, kiam Montara Karabaĥo – regiono de Azerbajĝano kun ĉefe armena loĝantaro – izoliĝis de Azerbajĝano kun la subteno de Armenio. Tamen, post du grandaj azerbajĝanaj ofensivoj en 2020 kaj 2023, etnaj armenoj forlasis Montaran Karabaĥon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|