MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GERMANIO

La registaro Merz: Nova komenco kaj nova kverelado

La atendoj estis grandaj: fine de februaro okazis novaj balotoj en Germanio. Tio estis la fina kulmino de la pli ol trijara tiel nomata „semafora koalicio”. La semaforan koalicion (konsistintan el socialdemokrata SPD, la verduloj kaj la liberala FDP), sub kanceliero Olaf Scholz, plimulto de la germanoj rigardis kiel la malplej sukcesan registaron de la postmilita historio. Ĝi kolapsis duonan jaron antaŭ la fino de la parlamenta oficperiodo en novembro de 2024 pro kvereloj inter la tri ideologie ne ĉiam tre kongruaj partioj. La antaŭprintempaj balotoj ĉe multaj germanoj vekis esperon de nova politika komenco en Berlino.

Estas magio en ĉiu komenco ...

La germana aŭtoro Hermann Hesse, kiu diris la supran citaĵon, tre bone komprenis la potencon de grandaj atendoj pri nova komenco. Liaj samlandanoj certe ion tre similan sentis en la ĉi-jara printempo: post la balotoj en februaro la plimulto de la germana voĉdonantaro sopiris pri ŝanĝoj en la federacia politiko. Precipe la ekonomia situacio – tri sinsekvaj jaroj sen ekonomia kresko – kaj la migradkrizo kaj ĝiaj negativaj sekvoj por la germana socio estis la ĉeftemoj de la balota kampanjo. La konservativa CDU de la kandidato Friedrich Merz promesis alian, pli striktan azilpolitikon kaj samtempe pli kompetentan ekonomipolitikon. Merz bone komprenis, ke tiuj balotoj eble estos la lastaj, dum kiuj eblos haltigi la kreskadon de la dekstre popularisma AfD. CDU venkis, ja kun iomete malpli ol 30 % de la voĉoj, sed ĝi tamen fariĝis la plej forta partio. Por ne devi koalicii kun la dekstrema AfD, kiu fariĝis la dua plej forta partio, CDU decidis formi tiel nomatan „grandan koalicion” kun unu el la malvenkintoj en la baloto, la socialdemokrata SPD de la eksiĝonta kanceliero Olaf Scholz. La formado de la nova registaro daŭris nur 72 tagojn, kaj la 6an de majo la germana Bundestag, la federacia parlamento, elektis Friedrich Merz kiel novan kancelieron. Kaj Merz tuj eklaboris.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Martin PTASIŃSKI
korespondanto de MONATO en Germanio


Martin PTASIŃSKI estas pola-soraba lingvisto kaj tradukisto el Germanio. Krom Esperanto li instruas ankaŭ la soraban, polan kaj ĉeĥan en universitato kaj en popolaj altlernejoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Ptasiński el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-29