![]() PolitikoFRANCIODanĝeraj ferbulaj ludoj„Mi ne povas akcepti sen reagi, ke ni kontentiĝas pri malsukceso tiel proksime al la celo,” estis la amara reago de la ĉefministro François Bayrou la 24an de junio 2025, rimarkante la malsukceson de la intertraktado, kiun li mem lanĉis pri la plej nova pensioreformo en Francio. Laŭgrada plialtigoAlprenita en 2023 laŭ la deziroj de Macron kaj per la „konstitucia proceduro de artikolo 49.3”, la plej nova pensioreformo antaŭvidas kaj efektivigas ĉefajn dispoziciojn kiel la laŭgrada plialtigo de la laŭleĝa emeritiĝa aĝo de 62 ĝis 64 jaroj antaŭ 2030; la plilongigo de la kontribua periodo por plena pensio de 42 ĝis 43 jaroj ekde 2027; la fermo de „specialaj sistemoj” por „novaj aliĝantoj” ekde 2023. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio
|