![]() LingvoLINGVOLERNADOUnika universala vortaro, nun ankaŭ kun EsperantoĈe tagmanĝo bona amiko rakontis al mi pri sia iama kunlernejano Armin Salzmann, kiu havas tre specialan intereson pri lingvoj kaj aparte pri Esperanto. Post nelonge mi renkontis s-ron Salzmann persone en Stutgarto, kaj li rakontis al mi pri siaj interesoj kaj defioj. Li elpensis tre ambician projekton, al kiu li donis la iom pompan nomon Multilingualer Basiswortschatz (Multlingva Baza Vortprovizo). Lia celo estis krei unikan vortaron, kiu traduku la 120 plej gravajn vortojn al 101 lingvoj. Li kontaktis min, ĉar li volis aldoni ankaŭ Esperanton. Kompreneble mi tre scivolis, kiel Armin Salzmann ekhavis la ideon krei tian verkon. En 1988 li havis la ŝancon studi en Birmingham (Anglio) dum unu semestro. La lecionoj estis en la angla. Li elektis la hispanan kiel elektan fremdlingvon kaj tiel lernis la hispanan kune kun la angla. En 2017 lia filino demandis lin, ĉu li ne emus lerni la francan kun ŝi. Poste li lernis ankaŭ la italan kun bona amiko. Kvankam li neniam vere bezonas fremdajn lingvojn kiel vend-reprezentanto pri kompresoroj en suda Germanio, fremdaj lingvoj tamen fariĝis lia ŝatokupo. Li tiam volis aĉeti vortaron listigantan la plej gravajn vortojn en ĉiuj lingvoj de la membroŝtatoj de EU. Li serĉis en bibliotekoj kaj librovendejoj. Nenion li trovis, eĉ en Interreto, kaj li tiel komprenis, ke li devas mem realigi ĝin. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Rainer KURZ
Germanio
|