Moderna vivoOPINIOKulture fremda enmigrado ŝanĝas GermanionImagu, ke homoj el liberalaj okcidentaj landoj amase enmigradas en Saudan Arabion kaj vivas tie, kiel ili kutimas. Gejunuloj okazigos festojn kun alkoholumado, drogumado kaj seksumado, virinoj banos kaj sunumos sin sen mamzonoj, gejoj okazigos frivolajn fiermarŝojn sur stratoj de Rijado … Ĉiu certe povas (aŭ ne povas) imagi, kio okazos. Eblas nur teoria pripenso kompreneble, ĉar saud-arabaj regantoj tian enmigradon neniam permesus. Sed en Germanio ĝuste tio – inverse – okazas. Sociologoj diras, ke enmigrintoj pliriĉigas socion, se la amplekso de enmigrado restas limigita. Pli granda kulture fremda enmigrado kaŭzas sociajn problemojn, ĉar enmigrintoj tiam formas paralelajn sociojn, kiuj altiras pliajn migrantojn. Ŝtatoj kun multaj enmigrintoj fariĝas ankaŭ malpli socialaj, ĉar enmigrintoj pro diversaj kialoj misproporcie profitas de socialaj helpoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jiří PROŠKOVEC
korespondanto de MONATO en Germanio
Jiří PROŠKOVEC estas inĝeniero pri materiala teknologio. Li esperantistiĝis en 1981.
|