MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

RAKONTO

La Jaro 2032

Mi milde ridetas dum mi marŝas laŭ la strato, firme tenante pakaĵon en unu mano. Antaŭnelonge trovinte proksiman DHL-centron, mi nun estas survoje por plenumi gravan promeson. Kristnaskaj lumoj ankoraŭ blinkas en butikoj kaj superbazaroj, kiuj flankas la longan straton, kvankam Kristnasko jam pasis antaŭ pli ol tri semajnoj. Estas la jaro 2032 – tute nova jaro, kiu tamen ne alportas ion novan por multaj homoj, kiuj jam spertis multajn Kristnaskojn.

Du aferojn mi ĉiam konsideras kiel personajn normojn: akuratecon kaj plenumon de promesoj. Eĉ kiam cirkonstancoj ekster mia rego kaŭzas, ke mi malsukcesas, mi iel trovas min kulpiganta min mem pro la fiasko. Do, mi estas aparte feliĉa, sendante ĉi tiun pakaĵon al Cici Chan—el Niĝerio al Ĉinio – ĉi tiun trian semajnon de januaro 2032 ...

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel Olubunmi OSHO-DAVIES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Osho-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-29