![]() AktualeRaita PyhäläLa 20an de aŭgusto forpasis 86-jaraĝa Raita Pyhälä, unu el la plej fekundaj kaj multjaraj kunlaborantoj de MONATO. Ŝia unua verko estis la novelo Pagana kontemplado, kiu aperis en la decembra numero de 1993. Post tiu debuta verko Raita verkis por MONATO pli ol 70 artikolojn, ofte sub la pseŭdonimo Saliko, ĉefe por la rubrikoj Hobio, Turismo kaj Moderna Vivo. Fine de julio, kiam atingis ŝin la aŭgusta-septembra numero, ŝi skribis, ke ne plu necesas sendi la postajn numerojn: „mi ne plu havas forton legi”. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. pp
|