MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

RENOVIGEBLA ENERGIO

La rolo de Nederlando kaj Roterdamo pri verda hidrogeno

Nederlando ne plu estas la granda gasliveranto de Eŭropo, ĉar la gaso de Groningeno elĉerpiĝis kaj la ekspluatado haltis ankaŭ pro tertremoj en la areo. La lando iĝis importanto kaj grandparte dependa de norvega gaso per gasoduktoj kaj en formo de LNG (likvigita tergaso) transportita per ŝipo. La importado de rusa tergaso en Eŭropon post la komenco de la milito en Ukrainio estis pli kaj pli limigita. LNG venis ankaŭ el Usono, sed tio havas gravan ekologian piedspuron pro t.n. fracking (hidraŭlika frakasado).

Transiro al renovigebla energio

Aĉeto de gaso estas eŭropa afero: ekzistas eŭropa gasmerkato, kie gasoduktoj estas interkonektitaj kaj landoj aĉetas kune aŭ unu de la aliaj. Por redukti karbondioksidan (CO 2) eligon, oni celas elektrigi transporton (tute aŭ hibride), hejtadon (per elektraj varmopumpiloj) kaj industriprocedojn. Tamen, en specifaj okazoj, kiel produktado de ŝtalo aŭ artefarita sterko, kaj por ŝipoj, pezaj ŝarĝveturiloj aŭ aviadiloj, hidrogeno (prefere verda) estas bona energiportanto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Kees NEEFT
Nederlando


Kees Neeft estas emerita instruisto kaj administristo en lernejoj. Naskiĝis en 1942 kaj loĝas en Leiderdorp, apud Leiden, en Nederlando.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-29