MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

ANALIZO

EU-Ĉina pintkunveno konfirmis streĉajn rilatojn

La 24an de julio 2025 okazis en Pekino la 25a duflanka pintkunveno inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio okaze de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Tamen, la pintkunveno ne okazis en la atendata festa spirito. Anstataŭ malferma dialogo dominis pli streĉaj kaj malsamaj opinioj pri diversaj tutmondaj kaj geopolitikaj temoj, kiel la milito en Ukrainio kaj la internacia komerco.

EU estis reprezentata en la pintkunveno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio António Costa, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj la Alta Reprezentanto por la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko de EU Kaja Kallas, kiuj renkontiĝis kun la ĉina prezidanto Xi Jinping [ŝji ĝjinping] kaj kun la ĉefministro Li Qiang [li ĉjang].

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-08-27