![]() PolitikoNORD-MAKEDONIOĈu la rajtoj de la albanoj restos surpaperaj?En Nord-Makedonio oni oficiale deklaras, ke rezidantaj kaj nerezidantaj alban-etnuloj konsistigas 24,3 % de la loĝantaro. Ĝis la jaro 2001 albanoj en tiu postjugoslavia respubliko estis ankoraŭ duarangaj civitanoj, kvankam ili loĝis en siaj prapatraj terenoj. Post la ribelo (2000–2001) oni aranĝis la Interkonsenton de Ohrid, laŭ kiu albanoj akiris pli da rajtoj. En la jaro 2018, kiam la albanoj voĉdonis favore al EU-eniro de Nord-Makedonio, ili praktike fariĝis ŝtatforma faktoro. Tio estas, ili ricevis laŭleĝe rajtojn uzi la albanan lingvon tie, kie ili konsistigis pli ol 20 %, enposteniĝi en la ŝtataj institucioj proporcie, uzi la nacian flagon ktp. La etne makedonaj estroj tamen same klopodas iel ajn eviti la ĉeeston de la albanaj oficistoj. Kio okazis post la lastaj parlamentaj elektoj en majo 2024? Venkis la dekstra partio de Hristijan Mickoski. Ekestis novaj decidoj kontraŭalbanaj. La Konstitucia Kortumo de Norda Makedonio prokrastis decidon pri la leĝo, kiu oficiale rekonas la albanan lingvon en regionoj kie la albana komunumo konsistigas pli ol 20 % de la loĝantaro. Ĉi tiu leĝo, enkondukita en 2019, estas pridiskutata pro duboj pri ĝia konstitucieco. Pro la manko de fina juĝo, la oficiala uzo de la albana lingvo en ŝtataj institucioj ankoraŭ ne estas plene efektivigita. Tio signifas, ke en multaj lokoj, kie laŭ la leĝo la albana lingvo devus esti uzata, ĝi ankoraŭ ne estas vaste aŭ entute uzata. Do albanoj ne eniras gravajn centrajn instituciojn se ili ne estas „sufiĉe” kapablaj, la deputitoj ne parolos albane en la parlamento, la pasportoj ne estas dulingvaj (makedone kaj albane) ktp. Bardhyl SELIMI
Albanio
|