PolitikoOPINIOLokaj balotoj en Kroatio: analizo de paradoksojLa jaro 2025 estas tre aktiva koncerne la internan politikon de Kroatio. Komence de la jaro la civitanoj de la plej nova membroŝtato de Eŭropa Unio 1 reelektis novan-malnovan prezidanton Zoran Milanović. La iama ĉefministro kaj prezidanto de la maldekstra Social-Demokrata Partio venkis glate en la dua elektofazo sian rivalon Dragan Primorac – la kandidaton de la dekstra partio Kroata Demokrata Unuiĝo. La politikan printempon de 2025 tamen markis lokaj balotoj. La unua fazo de ili okazis la 18an de majo. En ĉi tiu artikolo ni koncentriĝos pri la rezulto de lokaj balotoj en la ĉefurbo Zagrebo kaj provos analizi kelkajn strangaĵojn, rilatajn al ili. La zagreba aferoLa kroata ĉefurbo Zagrebo kaj sep kandidatoj por ĝia urbestreco estis en la fokuso de amaskomunikiloj dum la balotkampanjo multe pli ol la kandidatoj en tri aliaj plej grandaj urboj de la lando. La tiama urbestro Tomislav Tomašević batalis kontraŭ ses aliaj kandidatoj de diversaj politikaj profiloj. Li mem venas de verda-maldekstra politika spektro. Li estis ĉefiniciatinto kaj gvidanto de la opozicia platformo Zagreb je naš! (Zagrebo estas nia!). Poste el la platformo ekestis pli granda politika asocio Možemo! (Ni povas!), kiu rapide akiris popularecon kaj fariĝis parlamenta partio kun dek seĝoj. Eĉ antaŭ la elektoj la enketoj kaj analizistoj favoris la tiaman urbestron kaj prognozis certan venkon por li jam en la unua elektorondo. Kaj vere, post la unua elektorondo, okazigita la 18an de majo, Tomašević gajnis kun 47,59 % de la voĉoj. Lia konkurantino en la dua elektofazo estis Marija Selak Raspudić, sendependa konservativa deputitino en la parlamento de Kroatio kaj universitata profesorino. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Filip IVANČIĆ
Kroatio
Filip IVANČIĆ studis germanan kaj slavan filologion en la universitato de Zagrebo kaj laboras kiel teknika tradukisto.
|