![]() PolitikoITALIOĈu ekzameno iĝis teatraĵo?En Italio la mezgrada instruado daŭras kvin jarojn kaj finiĝas per la t.n. maturità (plenaĝeco) – la itala abiturienta ekzameno, kiu konsistas el skribaj kaj parolaj testoj. La fina noto varias inter 60 kaj 100 poentoj kun eblo ricevi laŭdon, sed tiu skalo validas nur por sukcesuloj: efektive pli ol 99,8 elcentoj de la kandidatoj, kiuj estas akceptataj fine de la kvina jaro por alfronti la ekzamenojn kaj trapasas ilin. La maturità havas tre specialan lokon en la itala kulturo, ofte prezentate en filmoj kaj kantoj kiel simbolo de la transiro al plenaĝeco. Psikologia premo kaj protestojTamen, la nuna generacio sentas la pezon de senĉesa pritaksado fare de neniam kontentaj instruistoj, kaj en iuj okazoj tio fariĝas netolerebla. En kelkaj partoj de Italio, kiel en Veneto, pluraj finlernantoj esprimis radikale sian proteston: ili simple ne aperis ĉe la buŝa parto de la ekzamenoj, ĉar ili kalkulis, ke ili jam atingis la minimumon de 60 poentoj. Ili formale ricevas nulon en la parola parto, sed ili restas promociitaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio
Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la lingva rubriko.
|