![]() Moderna vivoD. R. KONGOInstruado kaj militoEn Norda kaj Suda Kivuoj la lerneja jaro 2024-2025 plenis je malfacilaĵoj. Pro la intensiĝo de la batalado inter la ribeluloj AFC/M23 1, subtenataj de Ruando, kaj la konga armeo FARDC 2, subtenata de lokaj armitaj grupoj – nome wazalendo 3 (la patriotoj) – kaj aliflanke pro la aktiveco de la uganddevenaj teroristoj ADF-NALU 4, miloj da lernantoj ne povis fini sian lernejan jaron. Lernejoj en multaj regionoj restis fermitaj la tutan jaron, tamen kelkaj refunkciis malfruege en la dua semestro. La plimulto de la studentoj estis delokitaj kun siaj familioj, fuĝante de la milito al tendaroj aŭ lokoj konsiderataj pli sekuraj. En la subdistrikto Njiapanda (Nĝiapanda) de Lubero, proksimume 60 % de la lernejoj restis fermitaj pro malsekureco kaŭzita de ugandaj ADF-ribeluloj. En Oicha, en la teritorio Beni, ADF pliigis atakojn, kaŭzante la forlason aŭ translokiĝon de multaj lernejoj. La 12an de julio la loka subdiviziestro raportis, ke pluraj instruistoj, lernantoj kaj gepatroj estas mortigitaj aŭ kidnapitaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Verdulo
D. R. Kongo
|