MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

PSIKIATRIO

Unua klinika provo per psilocibino kontraŭ rezista deprimo

La itala AIFA (Agenzia Italiana del Farmaco/Itala Agentejo pri Medikamentoj) ĉi-jare aprobis la unuan klinikan provon bazitan sur la substanco psilocibino por trakti t.n. rezistan deprimon. Temas pri formo de deprimo, kiu ne reagas al almenaŭ du malsamaj, malsamklasaj kontraŭdeprimaj medikamentoj. La esploro daŭros 24 monatojn kaj koncernos 68 pacientojn ĉe la psikiatria kliniko de la Universitato D'Annunzio en Chieti (regiono Abruzo), kunlabore kun aliaj hospitaloj en Romo kaj Foggia.

Kion oni jam scias pri psilocibino

Psilocibino estas natura substanco trovata en t.n. 'magiaj' fungoj (specioj de la genro Psilocybe, interalie). En la homa korpo ĝi transformiĝas en psilocinon, kiu aktivigas la serotoninajn receptorojn kaj modifas cerbajn retojn ligitajn al humoro, percepto kaj pensado. Dum la lastaj jaroj, internaciaj klinikaj studoj, precipe en Usono, Aŭstralio, Svislando kaj Britio, montris, ke eĉ unu aŭ du dozoj de psilocibino, kun psikoterapia subteno, povas forte efiki kontraŭ deprimo tiam, kiam tradiciaj kuraciloj malsukcesas. La substanco kaŭzas specon de neŭrologia rekomenciĝo, kio helpas la cerbon formi novajn konektojn, kiuj eliminas la rigidajn pensmodelojn tipajn ĉe deprimuloj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio kaj redaktoro de la scienca rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-29