MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

AKTUALE

Ĉu Trump pretas leĝe aboli la vorton soccer en Usono?

Ĉi-somere, post la finalo de la funde novigita Monda Kluba Pokalturniro, okazinta en Usono kaj estontece plenumita ĉiun kvaran jaron, la usona prezidento Donald Trump, daŭre paroliganta pri si, surprizis sport-ŝatantojn per neordinara deklaro: ŝajnas, ke li volas forigi la usonan vorton soccer kaj anstataŭigi ĝin per futbalo (usonangle football), kiel jam en plej multaj mondopartoj spite al etetaj nacilingvaj adaptoj.

La internacia piedpilkada turniro por prestiĝaj kluboj el la tuta mondo finiĝis per neforgesebla 3-0 fare de la angla Chelsea kontraŭ la franca eŭropa ĉampiono PSG (el Parizo) kun 90 000 ĝojegaj spektantoj, kaj Donald Trump mem ĉeestis la premian ceremonion. La evento donis al futbalo en Usono plian videblecon: temas pri sporto, kiu jam de kvar jardekoj pliigas ĉiam pli sian popularecon, sed restas malantaŭ basketbalo, t.n. usona futbalo (neniom simila al ordinara futbalo) kaj ekzemple golfo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko Lingvo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-08-27