![]() Moderna vivoSPORTOItala ora epoko: kiam raketo (preskaŭ) superas piedpilkadonDum jardekoj la itala sporta pejzaĝo estis dominata de futbalo, kvazaŭa religio por milionoj da homoj. Sed lastatempe nova stelo leviĝis horizonte: temas pri teniso. La sukcesoj de brilaj atletoj kiaj Jannik Sinner, Matteo Berrettini, Lorenzo Musetti, Sara Errani, Jasmine Paolini kaj aliaj steluloj konkeris la koron de la itala publiko. Jen rigardo al iuj el tiuj protagonistoj, kiuj turnis la atenton de la lando al la verdaj kaj argilaj ludkampoj. Jannik Sinner: glaciejo renkontas la tenisejonNaskiĝinte en la vilaĝo San Candido, en Suda Tirolo – dulingva regiono en norda Italio apud Aŭstrio – Jannik Sinner havas rimarkindan aspekton. Altstatura, kun helaj haŭto kaj okulfrape ruĝaj buklaj haroj, li facile rekoneblas sur la tenisejo. Iama skiisto, li rapide progresis en la ATP-ranglisto 1 kaj en 2024 fariĝis la unua italo, se konsideri lian venkon ĉe Australian Open, kiam li venkis super Daniil Medvedev kun mirinda repotenciĝo post la komenca 0-2. Li ankaŭ helpis Italion gajni Davis Cup 2023 venkinte la serbon Novak Đoković en eposaj duopa kaj unuopa maĉoj. En 2025 li atingis la finalon de French Open, kie li malvenkis kontraŭ la hispano Carlos Alcaraz post heroeca batalo. Poste lin bonvenigis la nova papo Leono la 14a, kiu kun bonhumora tono rimarkis: „Se vi estas Sinner (pekanto, anglalingve), ni do bezonas pli da pekantoj kiel vin”". La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio
Jacopo PIGRO estas italgreka lernejano, loĝanta en Kipro. Li ludas gitaron kaj frapinstrumentaron kaj interesiĝas pri teatro, arto, fremdaj lingvoj, komputado, teknologio, futbalo kaj naturo.
|