MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KLIMATŜANĜIĜO

Metano: potenca, tro subtaksata forcej-gaso

Metano estas inter la plej potencaj gasoj ligitaj al la forceja efiko, kvankam ĝi kutime ricevas malpli da atento kompare kun la daŭre priparolata karbondioksido. Fakte, laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimatŝanĝiĝo (IPCC) metano kontribuas je ĉirkaŭ 30 elcentoj al la tuta plialtiĝo de la tera temperaturo, kiu okazis ekde la industria revolucio: ja ne malmulto.

La ĉefa kaŭzo de la ĉeesto de metano en la atmosfero estas agrikulturo kaj bruto-bredado; tamen, ankaŭ la ekspluatado de tergaso kaj petrolo ludas gravan rolon. Dum karbondioksido (CO2) povas resti en la atmosfero dum jarcentoj, metano male restas tie averaĝe dum nur 12 jaroj. Spite al tio, ĝia efiko al la plivarmigo de la planedo dum tiu periodo estas ĝis 80-oble pli forta ol tiu de CO2, kio ne estas aparte konata. Tial redukti la elfluojn de metano estas urĝe por klopodi limigi la tiom priparolatan kaj timatan klimatan varmiĝon. Laŭ sciencistoj, sen plia limigo de metan-elfluoj, estos preskaŭ neeble atingi la celojn fiksitajn kadre de la Interkonsento de Parizo por limigi la mezuman tutmondan temperatur-altiĝon sub 1,5 gradoj celsiaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-10-02