MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

TELEKOMUNIKADO

Fairphone: pli justa vojo al daŭripova teknologio

En epoko, kiam multaj konsumantoj ŝanĝas siajn poŝtelefonojn ĉiun duan aŭ trian jaron, aperas ie-tie interesaj iniciatoj por haltigi ĉi tian malŝpareman ciklon. Inter tiuj, la nederlanda projekto Fairphone lastatempe paroligis pri si en la tuta mondo kiel ekzemplo de pli justa kaj respondeca produktado de teknologiaj produktoj. Ĝi celas malpliigi la median damaĝon kaj plibonigi la laborkondiĉojn de tiuj dungitaj en la elektronika industrio, fako, kiu tro dependas nun de maloftaj materialoj ofte troveblaj nur aŭ precipe ene de konfliktozonoj.

Justaj materialoj kaj ripareblo

La produktantoj de poŝtelefonoj Fairphone emfazas la uzadon de oro, kobalto kaj aliaj mineraloj akirataj laŭ principoj de travideblo kaj respekto al la naturo kaj al homaj rajtoj. Male al multaj aliaj poŝtelefon-fabrikantoj, kiuj fakte celas mallongan vivdaŭron de siaj aparatoj por instigi klientojn al novaj aĉetoj post malmultaj jaroj, Fairphone konstruas siajn modelojn tiel, ke la posedantoj mem povas facile laŭbezone anstataŭigi sian baterion, ekranon aŭ eĉ fotilon. Tio ebligas signife plilongigi la vivon de la telefono kaj samtempe redukti la kvanton de elektronika rubo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-29