![]() LiteraturoRAKONTOBovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazoMi devenis de la provinco Hunan, kaj hunana rizvermiĉelo estis mia ŝatata manĝaĵo. Bedaŭrinde, neniu manĝejo vendis rizvermiĉelojn ĉe la portalo de mia universitato. Mi povis kontentigi mian apetiton per rizvermiĉeloj nur en la hejmloko dum vintraj kaj someraj ferioj. En mia dua studjaro ĉe la portalo malfermiĝis rapidmanĝejo, nomata „Juanjuana Rapidmanĝejo”, en kiu vendiĝis hunanaj rizvermiĉeloj. Mi ege ĝojis kaj tuj provis ĝin – la gusto estis bona, same kiel en mia hejmloko. Juanjuana Rapidmanĝejo estis malgranda. Paro da mezaĝaj geedzoj servis kiel kaj kuiristoj kaj kelneroj. Mi ofte vizitis la rapidmanĝejon por manĝi bovlon da rizvermiĉeloj post la vespera lernado. Tiuhore, ne estis multaj klientoj, kaj dekkelkjara knabino, vestita en lerneja uniformo, kutime sidis ĉe tablo super siaj hejmtaskoj. Ĉiufoje mi mendis nur bovlon da rizvermiĉeloj. Mi abomenis la odoron de ŝenoprazo, do, mi speciale ordonis: „Sen pecetoj de ŝenoprazo.” La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. YIN Jiaxin
|