![]() Moderna vivoĈINIOLa Damo-fenomeno: disputoj kaj resonado el interkultura vidpunktoKara leganto, kiam vi trovas la esprimon Chinese dama en anglalingvaj amaskomunikiloj, ĉu tuj venas al via menso bildoj de buntaj silktukoj flirtantaj antaŭ Luvro, aŭ la viglaj ritmoj de surplaca dancado en la Centra Parko de Nov-Jorko? La vorto dama devenas de la ĉin-pinjina dàmā (大妈, laŭvorte „granda onklino”), sed ĝi jam transpasis sian originan signifon, fariĝante tutmonda simbolo ne nur pri mezaĝaj ĉinaj virinoj, sed ankaŭ pri unika kultura fenomeno. Tiu ĉi termino samtempe portas nuancojn de afableco kaj polemiko. Por iuj, damoj estas vivoplenaj, entuziasmaj virinoj, kiuj personigas energian maljuniĝon; por aliaj, ili reprezentas malrespekton al sociaj normoj kaj publika ordo. Sed funde, malantaŭ tiuj kontrastaj reagoj kuŝas pli profundaj konfliktoj: kulturaj malkongruoj, generaciaj miskomprenoj, kaj diverĝaj vidpunktoj pri la uzo de publika spaco. Jen temoj, kiuj certe meritas pli detalan pripenson. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jado WEI Yubin
Ĉinio
WEI Yubin estas estro de bazlernejo en Taiyuan, prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI kaj membro de la konsilantaro de Ĉina Esperanto-Ligo.
|