SciencoOPINIOĈu dungi roboton?Konsideroj pri la daŭra robotiĝo de scienca verkadoImagu, ke vi sidas ene de laboratorio, ĉirkaŭate de eksperimentoj, rezultoj, plej diversaj donitaĵoj, kiujn vi bezonas resumi en klara, flua teksto. Anstataŭ pasigi tutajn tagojn aŭ semajnojn serĉante la plej taŭgan esprimon, vi turnas vin al robota/cifereca kunlaboranto, kiu rapide helpas vin plenumi la taskon kiel eble plej bone, sen tajperaroj kaj kun unuecaj kriterioj. Ŝajnas eble kiel fantazio, sed tio jam fariĝas iom post iom ĉiutaga realo por multaj homoj, inkluzive fakulojn. Nova ilo en la esplora agadoFreŝa studo, publikigita en 2024 en la prestiĝa revuo Nature, montris tion, ke pli ol 20 elcentoj de novaj sciencaj artikoloj enhavas unu aŭ pli da teksteroj verkitaj per grandaj lingvomodeloj, kiel ekzemple ChatGPT. Temas ne nur pri helpo por plibonigo de lingva stilo, reviziado kaj redaktado, sed foje eĉ pri proponado de hipotezoj, komparado de teorioj aŭ sintezado de kompleksaj datumoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko
|