Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseo

AZIO

Nova mondordo

La generacio de okcidentaj kvardek- kaj kvindek-jaruloj alkutimiĝis al vivo en paca, senmilita kaj antaŭvidebla mondo. Kvazaŭ ne okazus la iraka-irana milito, ne ekflamus konflikto en Salvadoro, ne mortigus unu la alian la nacioj de eksa Jugoslavio, ne estus okazinta la ruanda genocido ktp ... La mondo aperinta post la dua mondmilito ŝajnis konata kaj kutima. Ĝi baziĝis principe sur du kolonoj: unuflanke la liberala, demokrata klubo ĉirkaŭ Usono kaj la okcident-eŭropaj ŝtatoj, aliflanke la socialisma tendaro sub la gvidado de Sovetio. Krome, ekzistis la tiel nomata Tria Mondo – landoj, kiuj laŭbezone alianciĝis kun unu aŭ alia flanko, depende de siaj aktualaj interesoj kaj avantaĝoj. Unu el la procezoj, kiuj difinis la karakteron de tiu grupo, estis la malkoloniado – alivorte, kontraŭeco inter la eksaj okcidentaj kolonipotencoj kaj la nove sendependaj ŝtatoj en Afriko, nerusia Azio kaj Sud-Ameriko. Tiu fenomeno proksimigis la triamondajn landojn al la sovetia influkampo.

Post la falo de Sovetio la mondo dum momento fariĝis unupolusa – aŭ almenaŭ tiel ŝajnis al ni. La plimulto de la landoj aliĝis aŭ strebis al proksimiĝo al la sistemo bazita sur tri kolonoj, antaŭenigitaj de Usono. La unua estis demokratiaj valoroj, kiuj supozeble devus resti senŝanĝaj, sendepende de lokaj kondiĉoj, kaj kunligiĝis kun la regado de juro. En la ekonomia kampo la fundamento estis libera komerco, dum en internacia politiko la jura ordo apogiĝis sur multflankismo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-07-26