Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kio okazas en Germanio?

La 23an de februaro estis elektita la nova federacia parlamento de Germanio. La antaŭa koalicio de la socialdemokratoj (SPD), liberaldemokratoj (FDP) kaj Verduloj (la t.n. „semafora koalicio” laŭ la koloroj de la partioj) jam disrompiĝis la 6an de novembro pro bataloj pri la buĝeto. Ĉiuj tri partioj forte perdis voĉojn, FDP eĉ falis sub la sojlo de 5 % kaj tial ne plu estos reprezentata en la parlamento. Venkis la kristandemokratoj (CDU/CSU, 28,4 %). En la dua loko estis Alternativo por Germanio (AfD), kiu duobligis siajn voĉojn, al 20,4 %; sed neniu volas kunlabori kun tiu ekstreme dekstra partio, kiu fojfoje eĉ esprimas simpation kun naziismo. Do CDU/CSU kun sia venonta kanceliero Friedrich Merz sondis ĉe SPD (kun la antaŭa kanceliero Olaf Scholz), kaj en aprilo ili konsentiĝis pri koalicia kontrakto, do pri formado kaj programo de nova registaro. Merz estis elektita de la parlamento kiel nova kanceliero la 6an de majo, kaj en la sekva semajno estis nomitaj la novaj ministroj.

La nova parlamento jam kunvenis la 25an de marto. Ĝis tiu tago la antaŭa registaro kaj parlamento estis en plena funkcio. Post plendoj tiun fakton konfirmis la konstitucia juĝejo. Kial la plendoj?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Werner FUß
korespondanto de MONATO en Germanio


Werner FUß studis kemion en Germanio kaj doktoriĝis en 1972 pri spektroskopia temo. Poste ĝis 2008 en esplorinstituto li laboris kun fizikistoj pri laserkemio, unue pri apartigo de izotopoj kaj poste pri ultrarapidaj fotokemiaj reagoj. Kromaj publikigoj kaj prelegoj koncernas armadolimigon, medioprotektadon kaj klimatovarmiĝon.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30