PolitikoREAGOMilitoj en D. R. Kongo: lukto pri mineralojKio estas la kialo de tiuj militoj, kiuj kaŭzis inter 4 kaj 6 milionojn da mortintoj post 1994 en Demokrata Respubliko Kongo? La tieaj riĉegaj ercoj kaj mineraloj allogas ĉiajn rabemulojn: naciaj koruptitoj, najbaraj landoj, eksteraj kompanioj, ĉu financaj, ĉu minejaj – kaj ankaŭ internaciajn potencojn, kiaj Usono kaj Ĉinio. En la artikolo Kongo en franca mallumo (MONATO 2025/06, p. 8) Arlain Kizeyidioko-Mayinda emfazas la gravecon de la komunumo Banyamulenge (tuci-devena) en Kivuoj, kies nombro povas minaci la stabilecon de la lando, kiel okazis en eksa Jugoslavio. En dupaĝa artikolo nur en la antaŭlasta alineo la aŭtoro mencias „ankaŭ la kontraŭleĝan ekspluatadon de altvaloraj mineraloj fare de armitaj grupoj ...” Ja estis tempo! La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Pierre GROLLEMUND
Francio
|