MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

PLURFOJE MORTI

Àbíkú: Antaŭdestinitaj por morto

En la jorubaj kredo kaj mitologio, same kiel en multaj alilokaj kulturoj, oni opinias, ke la animo pluvivas post la morto de la homo. Jorubaj konceptoj pri metempsikozo volviĝas ĉirkaŭ tri gravaj ideoj: ìpadàwáyé [ipadaŭaje] renaskiĝo de prauloj, àkúdàáyà [akudaaja] mortado kaj reaperado aliloke, kaj àbíkú [abiku] naskita por plurfoje morti. Àbíkú estas la ĉefa fokuso de ĉi tiu artikolo.

Kio estas àbíkú?

Àbíkú estas spiritinfano, destinita por mallonga kaj tortura ekzistado, karakterizita de ripetaj antaŭtempaj mortoj kaj renaskiĝoj. Onikrede ĝi havas profundan ligon al la spirita mondo, ofte montrante supernaturajn kapablojn kaj senliman komprenon pri okultismo. Ĝi estas tiel potenca, ke kiam sorĉistoj estas konsultataj por haltigi ĝian senfinan ciklon de renaskiĝo, ĉiuj klopodoj malhelpi ĝian morton montriĝas senutilaj. El tio fontas la populara joruba proverbo: „Pro àbíkú ŝajnas, ke gesorĉistoj estas mensoguloj.”

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel Olubunmi ÒSHÓ-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-07-25