![]() LiteraturoRAKONTOĈevaletoKiam mi estis lernantino en la baza lernejo, mi sidis sur la benko kun knabo, kiu havis densan blondan hararon, similan al matura tritiko, kaj okulojn, bluajn kiel brilaj maraj gutoj. Ne estis alia knabo havanta tiajn bluajn okulojn. Ne tre alta, nek tre forta, li ŝatis ludi piedpilkadon kaj ofte, post la lernohoroj, mi vidis lin ludi en la lerneja korto. Lia nomo estis Vladko kaj li loĝis ĉe la sama strato, ĉe kiu mi loĝis. Matene ni kune iris al la lernejo. Vladko ne ŝatis matematikon kaj mi ofte helpis al li solvi malfacilajn matematikajn taskojn. Tamen li tre bone desegnis. En liaj kajeroj estis multaj desegnaĵoj: hundoj, ĉevaloj, aŭtomobiloj kaj foje li desegnis portreton de sinjorino Petrova, nia instruistino pri matematiko. La portreto estis karikatura. Vladko desegnis ŝin kun grandega nazo, kun okuloj, similaj al du akraj pikfiksiloj kaj kun severa rigardo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|