![]() Moderna vivoŜinkorulaĵoj kun cikorio kaj fromaĝsaŭcoLa belga-luksemburga neŭrosciencisto Raphaël Liégeois foriros al la internacia kosmostacio ISS en aŭgusto de la venonta jaro. Li ne nur faros tie dum ses monatoj ĉiajn esplorojn, sed kompreneble li devos ankaŭ manĝi. La tempo, en kiu astronaŭtoj manĝis nur nutraĵon el tuboj, jam delonge pasis. Nun astronaŭtoj en ISS povas elekti el 200 manĝaĵoj por sia kosma misio, sed ili povas mendi ankaŭ personajn preferojn. Liégeois jam mendis por sia vojaĝo ŝinkorulaĵojn kun cikorio kaj fromaĝsaŭco. Li elektis tiun pladon, ĉar ĝi certe memorigos lin pri lia hejmo. Ankaŭ viandbuloj el Lieĝo estos en lia menuo. La pladoj estos preparitaj anticipe en Belgio de du kuiristoj. La manĝaĵo estos pakita tiel, ke ĝi restos bona je ĉambra temperaturo dum la tuta tempo, ĉar bedaŭrinde ili ne havas fridujon en ISS. pp
|