![]() PolitikoD. R. KONGOLa lando inter justeco kaj venĝemoLa 22a de majo 2025 sendube restos pivota dato en la institucia historio de Demokratia Respubliko Kongo. En tiu ĉi tago la senato forigis la imunecon de Joseph Kabila, iama prezidento de la respubliko kaj nun dumviva senatano, tiel malfermante la vojon al procesoj kontraŭ li pro militkrimoj, krimoj kontraŭ la homaro, ŝtatperfido, financado de terorismo, koluzio kun la ribeloj de Movado de la 23a de Marto (M23) kaj de Alianco de la Riverego Kongo (AFC). La akuzoj kontraŭ Joseph Kabila ne apartenas al la ordinara politika sfero. Ili rilatas al gravaj krimoj influantaj la naciajn pacon kaj sekurecon. Laŭ artikolo 9 de la leĝo de 2018, naciaj tribunaloj havas prioritaton super la aliaj – fremdaj aŭ internaciaj – pri krimoj kontraŭ la paco kaj sekureco de la homaro plenumitaj de eksaj prezidentoj. Ĉi tiu elekto de la parlamento substrekas ĝian deziron plifortigi la suverenecon de la lando. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo
|